Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Al la artikolo Publika mono por privata koncerto de Thierry Spanjaard kaj Esperanto-Marseille (Monato 2013/05, p. 10) mi volus aldoni, ke por la jaro 2013 estas elektitaj du urboj kiel eŭropa kultura ĉefurbo: Marsejlo el Francio kaj unuafoje ankaŭ slovaka urbo, Košice [kóŝice], ĉirkaŭ 400 km for de la ĉefurbo Bratislavo. Ĝis hodiaŭ havis la titolon “eŭropa kultura ĉefurbo” 48 urboj. La venontan jaron ĉi tiun titolon havos la urboj Riga el Latvio kaj Umeå el Svedio.
Julius Hauser
Slovakio