Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Ĉevalpaniko

Al la artikolo de Walter Klag Kolbaso-fatraso (Monato 2013/05, p. 13) mi deziras aldoni, ke konkreta rezulto de tiel nomata ĉevalaĵo-skandalo en Slovakio estas pliiĝinta malkonfido de aĉetantoj al porkaj kaj bovaj produktaĵoj el eksterlando. Slovakio havas 79 buĉejojn, sed nur 3 buĉejoj povas buĉi ĉevalojn kaj prilabori ĉevalviandon. La slovaka merkato estas malgranda, pri ĉevala viando regas multaj mitoj, kaj tiel en 2012 estas buĉitaj nur 43 ĉevaloj. Estas necese substreki, ke neniu en Slovakio bredas tiujn majestajn kaj noblajn animalojn por manĝaĵoj. Se ni eliminas etikajn motivojn, tiam ĉevaloj havas delikate dolĉan guston, grandan enhavon de proteinoj, malgrandan enhavon de kolesterolo kaj de graso, sekve ĉevalaĵo ne estas difekta rilate sanon kaj higienon. Ni ne povas esti pro tio surprizitaj, ke ĉevalaĵo estas nacia manĝaĵo kaj bongustaĵo en multaj landoj de Sud-Ameriko, Azio kaj ankaŭ en Eŭropo.

Julius Hauser

Slovakio