Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La 13an de majo 1943 komenciĝis albanlingvaj radio-elsendoj de la “Voĉo de Ameriko” (VOA). La elsendoj gravis dum epoko, kiam la kontraŭfaŝisma movado fortis ankaŭ en Albanio. Ili agnoskis ĉi tiun militon, en kiu partoprenis milionoj da albanoj.
En Vaŝingtono oni aranĝis solenaĵon okaze de la 70-jariĝo. Salutmesaĝojn sendis la prezidantoj de Kosovo kaj de Albanio. La kosova prezidantino, Atifete Jahjaga, skribis: “VOA estis la sola voĉo, kiun aŭdis la popolo dum la milito kaj la krizo de rifuĝintoj, kiuj esperis, ke ĝi neniam silentos”.
La albana prezidanto, Bujar Nishani, notis: “VOA esperigis albanojn en malluma epoko kaj helpis ilin forgesi la malsaton”. Medalon transdonis Nishani al VOA por soleni la 70-jariĝon.
Bardhyl Selimi