Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

GERMANIO

Fiere festis foiro

Kutimas en suda Germanio, ke ĉiujare okazas printempe apud la urbo Mannheim la “Maja foiro manhejma”. Ĝi nomas sin subtitole “Ekspozicio por industrio, komerco, metio kaj agrikulturo”.

Fariĝinte dum kvar jarcentoj la plej granda regiona foiro de la lando kun forta ekonomia efiko je 480 milionoj da eŭroj, ekvivalente al 3500 laborlokoj, ankaŭ en 2013 ĝi allogis pli ol 350 000 vizitantojn kaj aĉetantojn.

Al la proponado de novaj produktoj kaj varoj por profesiuloj kaj por ordinaraj homoj aldoniĝis fakoj kiel turismo kaj trafiko. Sed ankaŭ specialaj ekspozicioj, ekzemple, pri la regiono, pri bestoj, pri sano, arto kaj distrado, estis daŭre kaj amase frekventataj.

Konkursoj

Riĉa, varia kromprogramo kompletigis ĉiutage la bazan prezentadon en haloj kaj tendegoj. El tio elstaris diversaj ĉevalsportaj konkursoj kaj bestopremiadoj. Memkompreneble ne mankis multaj ejoj por frandi manĝaĵojn kaj ĉiajn trinkaĵojn.

Aparta aspekto de la evento estis ĝia jubilea karaktero. Antaŭ precize 400 jaroj la palatinata grafo Johano la 2a permesis al la juna urbo Manhejmo ĉiujare la 1an de majo organizi foiron por bestokomercistoj kaj butikistoj. La urbocentra unutaga foiro rapide evoluis ĝis apudurba evento preskaŭ dusemajna.

Prabiciklo

Aparta halo prezentis postlasaĵojn, tekstojn, bildojn, teatraĵojn kaj filmojn pri menciindaj inventoj kaj momentoj el la kvarjarcenta historio. Inter ili trovis abundan intereson la ame flegataj, ĉiam funkciantaj relikvoj ilustrantaj la rolon de Manhejmo en la disvolviĝo de la trafikindustrio, kun Drais (prabiciklo), Lanz (traktoro) kaj Benz/Mercedes (aŭto).

Tiel la foiro montriĝis ne nur moderna komerca evento, sed ankaŭ ligilo inter la historio kaj la estonteco. Samtempe tiamaniere ĝi klare pruvis, ke ĝi daŭre apartenas al la identeco de la regiono. En 2014 ĝi okazos inter la 26a de aprilo kaj la 6a de majo.

Franz-Georg Rössler

[FORIGITA!: bildo]

La aerfoto montras la grandecon de la tereno. Foto: Kun permeso de la ĵurnalista buroo

[FORIGITA!: bildo]

Parto de la ekspozicio “Estinteco renkontas estantecon”. Foto: Rita Rössler-Buckel

[FORIGITA!: bildo]

Malnovaj transportiloj en la foiro. Foto: Rita Rössler-Buckel