Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Mi trovis tre interesa kun trafaj argumentoj la artikolon de Stefan MacGill pri la instruado de fremdaj lingvoj (Monato 2013/05, p. 14): Jes ĉiam estas avantaĝo lerni du lingvojn en familia etoso, kun malsamlingvaj gepatroj. Instrui kaj lerni ne estas samaj aferoj! Ĉu indas instrui fremdan lingvon ekde la unuaj lernejo-jaroj? Diskutinda aserto. La danĝero ekzistas en la submetiĝo de la denaska, nacia lingvo favore al la reganta (la angla, nuntempe), kiam la infanoj ankoraŭ ne regas sian propran lingvon.
Krome, la rimarkojn de la aŭtoro pri la malalta nivelo de la Esperanto-parolantoj mi volas limigi: dum la lernintoj de la angla ĝuis plej efikajn publikajn rimedojn (pagitajn per niaj impostoj), la Esperanto-lernintoj devis elturniĝi per etaj rimedoj kaj malmulte da kurso-horoj. La riĉegulo ne prifajfu la malriĉulon!
Pierre Grollemund
Francio