Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Fama? Dankon, tamen

Paul Gubbins pravas kiam li avertas por la troa uzado de la adjektivo “fama”. Tamen eblas, por iu ajn (juna, maljuna, klera, malklera ktp), ne aparteni al la granda parto de la publiko kiu scias pri certa famaĵo. Oni povas supozi, ke famaĵo neniam estas konata, ĉu al ĉiuj personoj de specifa publiko, ĉu al la tuta mondo. Mi vizitis la “faman” salminejon en Hallstatt en la sepdekaj jaroj kaj konstatis, ke sur la parkejo troviĝas deko da aŭtobusoj. Ni do ne estis la solaj vizitantoj.

Plie, la publiko povas esti specifa, ekzemple la Esperanto-publiko. Se oni skribas nur en Esperanto, tiam Zamenhof estas evidente fama. Se mi skribas por la legantoj de Monato, tiam Paul Gubbins estas fama, kaj mi ne bezonas determini tion. Kial mi ne uzu la adjektivon fama se mi nepre volas altiri la atenton? Se oni forstrekas la adjektivon, la leganto povas miskompreni la celon de la frazo. Certe, ni devas bone pripensi, ĉu uzi la adjektivon aŭ ne. Same oni devas bone pripensi ĉu forstreki, ĉu lasi.

Grégoire Maertens

Belgio