Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

MONDO

Aspektoj de vivekspekto

Longe, 83 jarojn, vivas averaĝe homoj en Svislando kaj Japanio. Ege pli malaltan vivdaŭron (mezume 47 jarojn) oni male spertas en Sieraleono, laŭ nova esploro farita de Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) kaj ĵus prezentita en Vieno.

La tiel nomata World Health Statistics (Monda Sanstatistiko) aperas ĉiun jaron kaj prezentas ĝisdatigitajn donitaĵojn rilate al la MOS-membroŝtatoj kune kun raportoj pri la progreso de la diversaj landoj lige kun la Jarmilaj Evoluigaj Celoj de UN (2000-2015). Ĝi indikas por Aŭstrio kreskantan mezuman vivdaŭron de 81 jaroj en 2011 (kontraŭ 76 en 1990). En la sama lando, samkiel aliloke, estas tamen malsamo inter la du seksoj: ekzemple aŭstraj virinoj paradas per atendebla vivdaŭro de 84 jaroj, dum la viroj mezume vivas ses jarojn malpli. Estas malsamoj ankaŭ inter najbaraj landoj: Slovenio, tre proksime situanta, havas averaĝan vivdaŭron de 80 jaroj. Slovakio kaj Hungario ambaŭ kutime ne preterpasas 75 jarojn.

Imponaj progresoj

Konsiderante, ke, rilate la celojn, oni alproksimiĝas al la limdato de 2015, la statistiko indikas ĉi-jare notindajn progresojn. Bonaj rezultoj estas atingitaj koncerne la malpliiĝon de infanaj kaj patrinaj mortoj sekve de la naskiĝo kaj de la akuŝo mem, la pliboniĝon de la nutraĵoj, la malaltiĝon de la forpasoj pro aidoso, tuberkulozo kaj malario.

La raporto plenumas komparadon inter la progresoj, kiuj estas registritaj en landoj kun plej bona sanstato, kaj tiuj estintaj en malpli evoluintaj landoj. Tiucele oni uzis la donitaĵon de la jaro 1990 (kiam ekaperis la Jarmilaj Evoluigaj Celoj) kaj poste duan donitaĵon, akiritan post dudeko da jaroj. Tio indikas, per absolutaj ciferoj, ke la landoj iam nombritaj en la plej malalta kategorio faris ĝenerale imponajn progresojn.

Ekzemple la rimarkinda malsamo, kiu ekzistis inter landoj kun plej kaj malplej altaj indicoj pri novaj HIV-infektoj, malpliiĝis. Dum novaj HIV-infektoj malpliiĝis sesoble en landoj kun plej malaltaj indicoj, la grupo de landoj kun plej altaj indicoj malpliigis la novajn HIV-infektojn je 27 procentoj. Rilate la malsan-koeficientojn en Aŭstrio, en 2011 okazis 209 malsaniĝoj je 100 000 loĝantoj, en Hungario 47, en Slovenio 31 kaj en Slovakio nur ok. La pleja disvastiĝo de HIV/aidoso en la mondo estis observita en Svazilando, kun 15 816 malsaniĝoj je 100 000 personoj.

Misproporcio

Alia iama absoluta misproporcio, rilate al la infana mortokvanto inter progresintaj kaj malprogresintaj landoj, estis malpliigita: oni malsupreniris, en ĉi-lastaj, de 171 mortoj je 1000 novnaskitoj en 1990 al 107 mortoj je 1000 novnaskitoj en 2011. Aldone iuj landoj, kiuj sin trovis inter tiuj kun plej altaj indicoj pri infana mortokvanto en la mondo dum 1990 — inkluzive de Bangladeŝo, Butano, Laoso, Madagaskaro, Nepalo, Ruando, Senegalo kaj Orienta Timoro — plibonigis la infanan postvivadon tiel multe, ke ili ne plu apartenas al tiu grupo.

En 1990, cetere, en la landoj kun plej altaj indicoj pri virinoj mortantaj dum la gravedeco kaj la akuŝo estis observataj mezume 915 mortoj de patrinoj je 100 000 novnaskitoj, ege pli ol en landoj kun plej malaltaj indicoj. En 2010 tiu misproporcio malgrandiĝis kaj estis nur 512 mortoj de patrinoj je 100 000 novnaskitoj. Tia unuavide kontentiga donitaĵo bedaŭrinde respondas mondskale al eta malpliiĝo (3-elcenta) kaj devus duobliĝi, por ke ni povu atingi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn — t.e. malgrandiĝon de la patrina mortokvanto je tri kvaronoj.

Antaŭtempaj naskiĝoj

Aliaj “ŝlosilaj” tendencoj rimarkitaj en la raporto rilatas al:

— la aliro al kuraciloj: landoj kun malaltaj aŭ mezaj enspezoj spertas mankon de kuraciloj en la publika sektoro, kio devigas la homojn sin turni al la privata sektoro, kie la prezoj povas esti ĝis deksesoble pli altaj;

— diabeto: preskaŭ 10 % de la plenkreskuloj en la mondo havas diabeton, mezureblan per alta nivelo de sangosukero (pli ol 126 mg/dl). Homoj kun diabeto pliigis la riskon de apopleksio kaj bezonus amputon de la malsupraj membroj dekoble pli verŝajne, ol homoj, kiuj ne suferas pro diabeto;

— antaŭtempaj naskiĝoj: ĉiun jaron proksimume 15 milionoj da beboj naskiĝas antaŭtempe (alivorte ene de la unuaj 37 gravedec-semajnoj) kaj miliono el ili mortas. Antaŭtempaj naskiĝoj konstituas tutmonde la unuan mort-kialon por novnaskitaj beboj kaj la due plej gravan (post pneŭmonio) inter la infanoj malpli ol 5-jaraj.

Evgeni Georgiev