Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

INTERNACIISMO

Kuniĝas mistera kaj potenca grupo

La prestiĝa kaj modera irlanda ĵurnalo Irish Times lastatempe publikigis, kun pli ol nuraj nuancoj de suspektemo kaj maltrankvilo, raporton pri la ĉi-jara konferenco de la tiel nomata Bilderberg-grupo, kiu okazis en junio en la najbara Anglio.

La unua konferenco de tiu grupo — aŭ “klubo” — okazis en 1954 en la nederlanda hotelo Bilderberg. Ĝin iniciatis homoj, kiuj maltrankviliĝis pri la kreskanta kontraŭ-usona sento en okcidenta Eŭropo.

Ili volis antaŭenigi novan ideologion, nomatan atlantikismo, kiu celis pli da konsento inter la kulturoj ambaŭflanke de la oceano, kun kunlaboro politika, ekonomia kaj defenda. La projekton apogis ne nur pluraj ŝtatistoj kaj eŭropaj regantoj, sed ankaŭ la ĉefo de la usona ŝtatsekureca servo, CIA.

Suspektemo

Pro tio, ke la grupo agas sekrete kaj publikigas nek tagordojn nek protokolojn, oni ne certe scias, kion ĝi faras aŭ intencas. La sekretemo de la grupo estigas suspektemon kaj timon, kaj ne nur inter maldekstruloj.

Kelkaj influhavaj homoj, inkluzive de eŭropaj kaj usonaj politikistoj, opinias, ke la grupo intencas plifortigi la kapitalismon, tutmondiĝon kaj liberan merkaton — esence la ekonomian, politikan kaj kulturan superregnon de la okcidentaj potencoj.

Kiam kuniĝas la konferencanoj, kiuj inkluzivas kelkajn plej potencajn politikistojn, reprezentantojn de amaskomunikiloj, entreprenistojn, bankistojn kaj aliajn pilierojn kaj apogantojn de la kapitalisma sistemo, ili alvenas en veturiloj kun nigraj fenestroj. Ilin protektas anoj de sekurecaj servoj, kaj helikopteroj.

Policanoj

La konferencoj okazas en lokoj ĉirkaŭitaj de bariloj. Policanoj, fojfoje surĉevalaj, blokas al la publiko la vojon al la konferencejo. Supozeble la kostoj de la sekureco estas kovrataj de ordinaraj impostpagantoj, kiuj rajtas nek partopreni nek informiĝi pri la evento.

Ne surprize, membroj de la publiko kaj reprezentantoj de diversaj organizaĵoj staras aliflanke de la bariloj, manifestaciante kontraŭ evento, kiun ili taksas malbonsigna. Ili postulas, ke la grupo publikigu detalojn pri la konferenco.

Precipe la bankistoj provokas publikan reagon, ĉar ili reprezentas la sektoron, kiu plejparte respondecas pri la ekonomia krizo. Ĝenerale oni akceptas, ke homoj kun honestaj intencoj sin kaŝi ne bezonas.

Garvan Makaj