Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Vladimir Lemelev

Leginte la du artikolojn de d-ro Vladimir Lemelev Laŭdo de moderna superhomo kaj Unu hirundo printempon ne alportas: sed du? (Monato 2013/06, p. 18 kaj 19) mi kun danko aprezas la bonegan kontribuon, kiun d-ro Lemelev faris en la disvastigo de sciencaj (ĉefe medicinaj) informoj en Esperantujo. Lia jam ofte pruvita kapablo prezenti kompleksajn temojn en bonega kaj facile komprenebla lingvaĵo estas certe gratulinda. Des pli malfeliĉe mi samnumere en Monato legis lian nekrologon. Jen grava perdo! Samkiel multaj aliaj, mi tre bedaŭras lian forpason.

Bruce R. Crisp

Kanado