Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

BRITIO

Gesto malabsurda

La brita ĉefurbo Londono nun havas trinkejon por surduloj, kies dungitoj estas ĉiuj gestolingve trejnitaj.

Celita ĉe la Surdulo-salono (angle: “Deaf Lounge”) estas trankvila kaj komforta klubstila kunvenejo, kie surduloj interrilatas kun nesurduloj. Do tiuj kun ordinara aŭdkapablo estas bonvenaj, allogataj de muziko, kiun surduloj spertu pere de vibrado.

Kursoj

La posedanto, mem surdulo, kiu elpensis la ideon post malbonaj spertoj en aliaj trinkejoj kaj kluboj, planas organizi kursojn, kie oni instruos al surduloj interpreti popularajn ritmojn kaj ankaŭ ludi muzikilojn.

Ekipaĵo

Krom trejnitaj dungitoj pri gestolingvo, la trinkejo havas helajn plafonlumojn, tiel ke la klientoj povos klare vidi, kiam ili gestas. Sur la tabloj troviĝas skribiloj kaj paperbloketoj por mesaĝoj. Cetere, inter la dungitoj estas surdaj pordogardisto, kelistoj kaj duonsurda diskestro.

Lenio Marobin