Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

AŬSTRIO

Nova kvartalo, nova lago

Aŭstrio kaj ĝia ĉefurbo Vieno ne povas mem produkti sian energion kaj dependas de energio el eksterlando. Unu kilovathoro da importita energio kostas ses cendojn. Tial 17 miliardoj da eŭroj necesas por provizi la ĉefurbon per importita energio. Tio reprezentas grandan financan perdon.

Novan kvartalon oni planis do hejti per tervarmo. Seestadt (“Lago-urbo”) estas konstruata (kompletigota en 2028) ĉe la vilaĝo Aspern, parto de Vieno. Aspern estas konata pro venko de la aŭstra armeo super Napoleono en 1809.

Sur la tereno de iama flughaveno estiĝos loĝejoj por 20 000 homoj, kun samnombraj laborlokoj. La areo grandos 240 hektarojn. Artefarita lago, kiu entenos grundakvon, grandos kvin hektarojn. Oni ne rajtos tie baniĝi.

Rezignis

En 5000-metra profundo troviĝas subtera lago kun akvo varma je 150o C. Tamen la kvanto de la akvo ne estas sufiĉe granda, kaj oni devis rezigni pri la plano hejti per tervarmo.

Por eviti kreskadon de la aŭtotrafiko oni plilongigas la metrolinion U2 kaj la tramlinion 26 al la nova kvartalo. Sur longa tram-ponto super fervojo-linioj kaj stratoj troviĝos kajo meze de la trakoj. Ĉar la vagonoj de la vienaj tramoj havas enirejon nur dekstre, la tramoj veturos ĉe la maldekstra flanko de tiu itinera parto. Tial necesas du trako-kruciĝoj antaŭ kaj post la ponto.

Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

Tie, je la orienta parto de nova ponto, kruciĝas trakoj de la konstruata tramlinio 26. Foto: Walter Klag