Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Turismo

AŬSTRIO

Ŝatata celo

Monto Kalva (Kahlenberg) en la nordo de Vieno estas ŝatata celo de migrademuloj. Sed la nomo trompas: tiu monto estas kovrita de arbaregoj, kaj inter ili situas ripozigaj grandaj herbejoj.

Sur la Elisabeth-herbejo eblas nun ekzerci sin pri nova sportspeco en la Arbara Ŝnurega Parko. Post pago de la kotizo plenkreskuloj kaj infanoj estas informataj pri la uzo de la sekurigaj instalaĵoj. Poste ĉiu povas — unuope aŭ grupe — trapasi unu el la kvar itineroj, kelke da metroj super la grundo inter arboj, laŭ ŝnuregoj, ŝnuregaj pontoj kaj ŝanceliĝemaj retoj. Koloraj tabuletoj indikas, ĉu la vojo estas malfacila aŭ ne, ĉu ĝi taŭgas por etuloj aŭ por pli aĝaj personoj. Entute estas 135 ekzercejoj. Eblas grimpi 20 metrojn alten kaj vidi la arbaron el nova vidpunkto. Oni ĉiam povas interrompi la ekzercadon kaj atingi firman teron, se oni timas.

Informoj ĉe www.waldseilpark-kahlenberg.at. Veturebleco: buso 38A (ĝis Elisabethwiese). Parkejoj proksimas.

Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

Ekzercejo por komencantoj. Foto: Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

Mapo de la Ŝnurega Parko. Foto: Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

Rapida glitado suben. Foto: Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

Sportanta familio. Foto: Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

Alte inter arboj. Foto: Walter Klag