Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Eseoj

ŜETLANDO

Skandinava veksilologio

Laŭ difino en La Nova Plena Ilustrita Vortaro, “veksilologio” estas flagoscienco, se uzi la terminon “scienco” en pli ĝenerala senco. La nomo devenas de la latina vorto “vexillum”, kiu signifas “flago”. (Se oni volas esti iom pedanta, veksilologio estas pli studado ol scienco, sed tio ne estas la celo de tiu ĉi artikolo.)

La tiel nomata Fédération internationale des associations vexillologiques (Internacia Federacio de Veksilologiaj Asocioj) unuigas diversajn landajn kaj regionajn flagosciencajn societojn de la tuta mondo. Ĝi inkludas la skandinavan flagosciencan societon.

Skandinava kruco

Unike inter la ŝtatoj de la mondo la skandinavaj landoj decidis adopti la saman formon por siaj flagoj, nome tiun de la “skandinava kruco”. Ĝi estas uzata en ĉiuj oficialaj flagoj de Nordio, escepte de la samea, kaj en la flagoj de kelkaj regionoj historie ligitaj kun Skandinavio.

Kompreneble, pluraj landoj havas flagojn kun similaj simboloj: aglo, stelo, krono ktp, sed escepte de tiu aspekto ili estas malsamaj.

Verŝajne la lastaj regionoj, kiuj decidis krei flagon kun la skandinava kruco, estis la Ŝetlanda Insularo kaj la Orkadkaj Insuloj, nun politike parto de Skotlando, sed ĝis la 15a jarcento sub la okupado de norvegaj koloniantoj. (La ŝetlanda flago portas la samajn kolorojn kiel la skota nacia flago — blanka kruco sur blua fono, sed anstataŭ la diagonala andrea kruco de Skotlando ĝi havas la vertikaligitan skandinavan.) Pro siaj ligoj kun Skandinavio precipe la ŝetlandanoj estas tre konsciaj kaj fieraj pri sia historia nordia fono, kvankam ili ne plu parolas sian antikvan nornan (norenan) idiomon, la ŝetlanda dialekto konservas ankoraŭ kelkajn restaĵojn de la norna en la vortaro kaj prononco, precipe sur la insuleto Fair Isle [fejr ajl]. (Kio okazos al Ŝetlando, se la Skota Nacia Partio sukcesos akiri sendependecon en venonta referendumo, estas neklare.)

Por eĉ pli emfazi sian rilaton kun Skandinavio, la ŝetlandanoj adoptis blazonon, kiu inkluzivas vikingan velŝipon kaj — en la antikva norena lingvo — la devizon “Leĝoj landon prosperigas”, citaĵon el la Sagao de Njal, verko elstare esperantigita de Baldur Ragnarsson (Stafeto n-ro 27, eldonita de FEL). Pri la orkadka flago la situacio ŝajnas esti malpli klara. Mi trovis du malsimilajn versiojn de la orkadka flago, kio faras la impreson — almenaŭ al mi — ke la orkadkanoj ankoraŭ ne findecidis, kiu estu la oficiala.

Kristana kruco

La skandinava kruco estas priskribita kiel kristana kruco vertikaligita, kun la plej granda krucero (trabo) iranta dekstren. Do, la vertikala trabo sur skandinavaj flagoj neniam estas centra. La unua skandinava lando, kiu ekuzis tiun desegnon, estis Danio, kies flago konsistas el simpla blanka kruco sur ruĝa fono. La danoj nomas sian flagon “Dannebrog”, kaj ĝi estas la bazo por ĉiuj aliaj nordiaj flagoj, kiuj kutime estas pli malsimplaj kaj havas pli da koloroj ol la dana. La sveda kaj la ŝetlanda tamen estas nur dukoloraj. Parenteze, ankaŭ Finnlando havas la skandinavan krucon sur sia flago (bluan krucon sur blanka fono), kvankam la plimulto de la finnoj ne devenas de skandinava etno.

Evidente rememoroj pri la vikinga heredaĵo restas vivantaj kaj viglaj inter la nordiaj popoloj.

Veksilologio estas interesa kampo de studado, el kiu povas formiĝi fascina hobio. Ne malmulte da homoj eĉ perlaboras sian panon per desegnado kaj fabrikado de naciaj, regionaj, societaj, klubaj kaj sportaj flagoj.

Garvan Makaj

[FORIGITA!: bildo]

Skandinavaj flagoj.

[FORIGITA!: bildo]

Blazono de la Ŝetlanda Insularo.