Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Ŝokis Aŭstrion la plej granda bankroto en la historio de la lando. En junio ekfrontis senlaborecon 15 000 konstrulaboristoj de la firmao Alpine, duono eksterlande.
Aldoniĝas 1400 homoj en sub-entreprenoj liverintaj al Alpine, kiuj nun ne plu ricevas monon de la fiaskinta konzerno. La ŝuldoj de Alpine atingis tri miliardojn da eŭroj. Kreditoroj perdos 90 % de tiu sumo.
La konstruo-konzerno apartenas al la hispana firmao Fomento de Construcciones y Contratas (FCC), kiu unue postulis rapidan kreskon de Alpine, ĉefe en orient-eŭropaj landoj. Tamen en la lasta fazo ĝi ne donis la necesan monon por eviti nesolventecon.
Pro la floranta konjunkturo aliaj firmaoj facile transprenos grandparte la konstruejojn de Alpine. Tial multaj laboristoj tamen retenos sian laborlokon. Ankaŭ ĉe la nova viena ĉefstacidomo restos la laboristoj, ĉar la tiea entrepreno estas sendependa subfirmao de Alpine.
Alpine Holding fondiĝis en 1965 kaj konsistis el Alpine-Konstruado, Alpine-Tunelkonstruado, la konstrufirmao Universale, Alpine-Energio kaj plia entrepreno por specialaj taskoj, ekzemple bor-laboroj. La kapitalon de Alpine tenis la hispana FCC kaj la plenumado de la likvidado daŭros 10 jarojn.
Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Konstrulaboroj en Tulln an der Donau (Tulno ĉe Danubo). Foto: Walter Klag.