Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La litova ĉefurbo Vilnius fariĝis unu el la multaj eŭropaj urboj, kie eblas lui biciklon kaj ĝui belan ekskurson. En julio komenciĝis luado de oranĝkoloraj bicikloj “CycloCity”. Entute estas 24 luejoj kaj 200 bicikloj.
La ĉefa iniciatinto estas la urbestro de Vilnius, Arturas Zuokas. Similan sistemon li lanĉis jam en 2001; tamen la ideo fiaskis. La urbanoj ne komprenis la principon de senkosta servo kaj 840 bicikloj estis forŝtelitaj aŭ difektitaj en nur kelkaj tagoj.
Zuokas diris, ke la nova sistemo estas pli efika kaj pli sekura. La luejoj, kie oni povos preni biciklon, funkcias tagnokte kaj situas unu de la alia je distanco de ĉ. 400 metroj.
La lusezono daŭras ĝis la mezo de oktobro kaj nur la unua duonhoro estas senpaga. Tiuj, kiuj volas regule uzi biciklon, povos akiri sezonan karton. Ekzistas ankaŭ tritagaj biletoj.
Laŭdire la bicikloj de Vilnius neniel diferencas de tiuj, kiuj jam aperis en Parizo, Dublino, Bruselo kaj ankoraŭ 67 urboj de la mondo. Do vizitantoj en Vilnius verŝajne ne konfuziĝos pri la novaj oranĝkoloraj transportiloj en la litova ĉefurbo.
last
[FORIGITA!: bildo]
Tuj rimarkeblas la oranĝkoloraj bicikloj nun lueblaj en la litova ĉefurbo.