Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Turismo

AŬSTRIO

La fortikaĵoj de Princkampo

La aŭstra urbo Princkampo (germane Fürstenfeld) en la orienta Stirio (Steiermark) ekde septembro 2013 allogas turistojn per nova kleriga vojo laŭlonge de la fortikaĵoj el la 13a ĝis 17a jarcentoj.

Princkampo estis fondita en 1170 de Otokaro la kvara kaj ĝi defendis la orientan limon de Aŭstrio kontraŭ hungaroj kaj turkoj. La urba muro estis konstruita en la 13a jarcento, sed ampleksigita en la 16a jarcento de la arkitekto Domenico dell’Allio [doméniko del álio]. Li naskiĝis ĉirkaŭ 1515 kaj edukiĝis en Italio, vivis poste en Aŭstrio kaj planis fortikaĵojn en Aŭstrio, Slovenio kaj Kroatio, kie li mortis en 1563 dum inspekta vojaĝo.

La fortikaĵoj travivis la jarcentojn. Ekde 1990 oni renovigas ilin. En 2013 estas inaŭgurita la “fortikaĵa vojo”, kiu komenciĝas en la urbocentro kaj kondukas la scivolulon ĉirkaŭ la urbo, kie staras 13 informplenaj tabuloj. La tekstoj (germanlingvaj) estas troveblaj ĉe www.festungsweg.at.

Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

Imponas la tiel nomata Bastiono de Princkampo. Foto: Walter Klag.

[FORIGITA!: bildo]

Princkampo situas sud-oriente en Aŭstrio.