Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

SLOVAKIO

Benketoj de danko kaj gloro

Unikan projekton prezentis la slovaka banurbeto Turèianske Teplice [turĉianske teplice], ĉ. 230 km norde de la ĉefurbo Bratislavo.

Dum somera dancfestivalo la urbeto konstruis en banparko benketojn de “danko kaj gloro”. Videblas ekzemple benketoj folklora, gaja, malgaja, kaj ankaŭ benketo por la plej alta homo en la mondo.

Aktoro

Vizitantoj povas trovi ankaŭ pekan benketon de la usona aktoro, dancisto kaj kantisto Patrick Wayne Swayze, aŭ benketon de la t.n. reĝo de popmuziko Michael Jackson. Laŭ la direktorino de la banloko la benketoj ĉiun jaron plinombriĝos.

La unua mencio pri la banloko devenis de la 13a jarcento. La banurbeto prosperis pro la kuracaj kvalitoj de sia fonto varma ĝis 50 oC.

Julius Hauser

[FORIGITA!: bildo]

Abundas plej absurdaj, plej amuzaj benketoj en la banurbo Turèianske Teplice en Slovakio.

[FORIGITA!: bildo]

Peka benketo de Patrick Wayne Swayze.

[FORIGITA!: bildo]

Etaĝa benketo.

[FORIGITA!: bildo]

Malĝoja benketo.

[FORIGITA!: bildo]

Baleta benketo.

[FORIGITA!: bildo]

Benketo por la plej alta homo de la mondo.

[FORIGITA!: bildo]

Folklora benketo.