Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

JAPANIO

Lernu hitleran manieron ...

“Hitlero en Germanio laŭleĝe akiris regpotencon sub la vajmara konstitucio. La vajmara konstitucio fariĝis nazia konstitucio, dum neniu rimarkis tion. Do, ni lernu tiun manieron.” Jen la vortoj de Asou Torou, japana vic-ĉefministro kaj membro de la Liberal-Demokrata Partio (LDP), kiu hodiaŭ regas Japanion.

Daŭrigis Asou: “Estas granda eraro naive kredi, ke oni povas alvenigi mondpacon, defendante la pacan konstitucion. Ni, LDP, celas estigi la patrujon sekura, prospera kaj fierinda. Ŝanĝi la konstitucion estas nur rimedo por atingi la celon.”

Suverena rajto

LDP opinias, ke Usono altrudis la japanan konstitucion pro propra profito, kiam Japanio estis malvenkita en la dua mondmilito. La partio kontraŭas artikolon 9, laŭ kiu Japanio rezignu por ĉiam pri milito kiel suverena rajto de la ŝtato.

Argumentas LDP, ke posedi militpotencon estas ordinara afero por sendependa regno. Ankaŭ Japanio fariĝu do “ordinara ŝtato”.

Ne nur artikolon 9 LDP celas ŝanĝi. Ĝi proponas, ke nova konstitucio inkluzivu “limigon de homaj rajtoj favore al publika intereso” kaj “limigon de la libereco de ideo kaj esprimo sub urĝa okazo”. Ĉi tie “urĝa okazo” unuavice signifas militon.

Krizosento

Multaj japanoj spertis krizosenton pro la intencoj de LDP. Politikistoj de opoziciaj partioj, scienculoj, kleruloj kaj ordinaraj civitanoj laŭte sin esprimas kontraŭ ŝanĝo de la konstitucio.

Ankaŭ la komentoj pri Hitlero vekis grandan antipation. Tamen japanaj amaskomunikiloj priskribis la diraĵon simple kiel “misparolon”. Malgraŭ tio, kontraŭvole nuligis Asou parton de sia diraĵo.

Tamen restas la impreso, ke Asou kaj LDP opinias, ke japanaj civitanoj obeeme akceptos la planatajn konstituciajn ŝanĝojn. Nepras, ke la tiel malrespektataj japanaj civitanoj montru sian koleron.

Kawai Yuka