Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

ORIENT-AZIO

Varmaj vortoj, malvarmaj rilatoj

Lastatempe novaj ŝtatestroj enoficiĝis en tri najbaraj orient-aziaj landoj. Abe Shinzo (Japanio, decembron 2012), Park Geun-hye (Sud-Koreio, februaron 2013) kaj Xi Jinping (Ĉinio, marton 2013).

Gravas, ke ŝtatestroj renkontiĝu, ĝenerale tuj post enofiĉiĝo, kun partneroj de najbaraj landoj por diskuti komunajn problemojn. Do, prezidantino Park vizitis Ĉinion en junio por interkonatiĝi kun prezidanto Xi. Tamen, almenaŭ ĝis septembro, ĉefministro Abe vidis nek prezidantinon Park nek prezidanton Xi. Plue, li eĉ ne planas ilin viziti dum antaŭvidebla estonteco.

Pretendas

Frostiĝis diplomatiaj rilatoj pro diversaj kialoj. Unue, ekzistas teritoriaj disputoj. Japanio kaj Ĉinio pretendas rajtojn super la insularo Senkaku (japane), Yu Diao (ĉine). Regas ankaŭ disputo inter Japanio kaj Koreio pri la insularo Liancourt-rokoj: Take-ŝima (japane), Dokdo (koree).

Tiuj disputoj estis jam delonge flankenmetitaj. Tamen jam de dek jaroj, pro maldiskretaj politikistoj kaj radikaluloj en la koncernaj landoj, ekbrulis naciismo. Tiel la disputoj fariĝis grandaj diplomatiaj problemoj.

Preskaŭ ĉiutage aperas ĉinaj ŝipoj en la disputata maro, dum kontraŭe fintas japanaj ŝipoj. El tio povus ekĝermi armita konflikto.

Kolerigas

Dua kialo de la frostaj rilatoj rilatas al la politiko kaj la sinteno rilate historion de la japana ĉefministro Abe. Tiu, kun siaj kolegoj, kolerigas kaj maltrankviligas popolojn en- kaj ekster-landajn.

Estante ĝisosta revizianto de historio, li volas nuligi la humiligan post-militan historion kaj “reakiri Japanion”. Kiaman Japanion? Evidente, la tiaman Grandan Imperian Japanion, kiu, venkinte Ĉinion kaj Imperian Rusion, montris al la mondo sian potencon kaj gloron en la unua duono de la 20a jarcento.

Efektive, en la parlamento Abe neis la historian fakton, ke Japanio invadis aziajn landojn, dirante, ke la difino de “invadi” ne estas starigita.

Plie, la 15an de aŭgusto, en ceremonia parolo por pacigi la animojn de la mortintoj en militoj, li nek pardonpetis al aziaj popoloj pro la damaĝoj kaŭzitaj de la japana armeo nek ĵuris neniam militi. Tiajn pardonpeton kaj ĵurojn plenumis antaŭaj ĉefministroj de lia Liberal-Demokratia Partio.

Defias

Tiamaniere Abe defias la internacie validan difinon de “invadi” kaj la mondan ordon establitan post la dua mondomilito. Lia aŭdaca defio maltrankviligis kaj iritis eĉ Usonon, kun kiu Japanio havas rilaton de “sinjoro kaj vasalo”.

Usono, alarmite de la kreskanta ĉina potenco en politiko kaj armado en Azio, volas uzi Japanion kiel retenilon kontraŭ Ĉinio. Tamen ĝi ne volas, ke Japanio milite koliziu kun Ĉinio.

Ĉar Abe nuntempe ĝuas altan subtenon de la popolo pro sia ofensiva ekonomia politiko, kaj ĉar ne okazos parlamenta elekto ĝis post tri jaroj, li povos antaŭenigi sian politikon en- kaj ekster-lande.

Rezulte daŭros la malvarmaj rilatoj al la najbaroj, precipe vetarmado inter Ĉinio kaj Japanio — respektive la dua kaj kvara plej grandaj militaj potencoj en la mondo.

Isikawa Takasi