Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Toleremo kaj malprotesto

Mi trovis la artikolon de Mireille Grosjean Plurlingveco plurproblema (Monato 2013/07, p. 9) interesa. Loĝinte en Singapuro, azia ŝtato ankaŭ oficiale plurlingva, mi komprenas la problemojn priskribitajn en la artikolo. En Singapuro tamen la registaro informas per ĉiuj ĝiaj oficialaj lingvoj (angla, mandarena, malaja kaj tamila) kaj alparolas la civitanojn en ilia denaska lingvo kaj angla. Por unuigi la popolon, estas la leĝo, ke ĉiuj devas kompreni la anglan por komunikado. Tamen ĉiuj konsentas, ke la angla dialekto en Singapuro (angle Singlish) estas ilia identeco. Do kio ajn la regadoj, plurlingveco estas plurproblema, sed kun toleremo kaj malprotesto al la registaro la problemoj povas esti solvataj rigardante al la unika konsisto de la popolo.

Pande Sri S

Indonezio