Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

NARKOTAĴOJ

El Kanado pri kanabo

Ĉu laŭleĝe, ĉu ne, la konsumado de mariĥuano jam fariĝis tutmonda kaj multkvanta realo. Usonaj statistikoj montras, ekzemple, ke centmiloj da adoleskantoj ĉiujare fumas tiun ĉi drogon. Disvastiĝis favore al tiu socia fenomeno la ŝajne erara supozo, ke mariĥuano estas “malpeza” substanco, kiu entute ne damaĝas ies sanon. Miskomprenon kreas ankaŭ tio, ke oni terapie uzas kanabon por flegado de pacientoj kun kancero (ĝi mildigas la sekvojn de kontraŭkanceraj medikamentoj).

Cerbo

Malaj estas tamen la konkludoj de kanad-devena esploro pri la veraj efikoj de tiom diskutiga drogo. Ĝi kontrolis pli ol cent unuopajn esplorojn plenumitajn pri tiu ĉi temo, alvenante al la konkludo, ke kvarono de la kanab-uzantoj poste spertas ian cerban malbonon. Efektive, kelkaj homoj, adoleskaj kaj plenaĝaj, kaj ankaŭ tiuj, kiuj suferas pro mensaj malsanoj, povas tiumaniere — uzante kanabon — havigi al si frakasajn efikojn en la cerbo, kaj krom tio plurajn malfavorajn sekvojn, inter kiuj menciindas kromaj, gravaj, mensaj problemoj.

Ĉi tiuj konkludoj publikiĝis lastatempe en la revuo Neuropharmacology. Malfacile cetere estas, laŭ la fakuloj, antaŭvidi, kiuj personecoj estas pli sendefendaj kontraŭ la mariĥuanaj efikoj. Alia konkludo estas, ke la drogo uzata antaŭ 50 jaroj estis ege pli malforta (laŭ la ĥemia enhavo de toksaj substancoj) ol la nuntempa.

Pulmoj

Se ĉio ĉi ankoraŭ ne sufiĉe konvinkas legantojn pri la malbonaj efikoj de mariĥuano, la esploro donas kroman, signifoplenan respondon al la demando, ĉu mariĥuano mem kaŭzas ĥemian dependon — ĝi sendube kaŭzas tion. Same koncerne la pulmojn: fumi kanabon ja lezas ilin. Alia grava aspekto estas la tiel nomata “sindromo de senmotiviĝo”: oni konstatas, ke adoleskantoj uzantaj kanabon havas malpli bonan viv-perspektivon ol la neuzantoj, koncerne kaj kleriĝon kaj laboron kaj familian vivon. Ĉiuj ĉi novaj donitaĵoj estus eble konsiderendaj, kiam oni diskutas, sen havi specifajn konojn pri la temo, kiel ofte okazas en pluraj landoj, rilate al la leĝigo kaj malkrimigo de mariĥuano kaj de ĝia vendado.

Paulo Sérgio Viana