Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

STATISTIKO

Sportuloj, sanaj uloj

Jam delonge esploroj montras la valoron de korp-ekzercoj por la homa sano. Ĉi tio estas fakto senduba. Duboj restas pri la plej bona speco de korp-ekzercoj. Ĝis nun, kuracistoj asertas, ke taŭgas la moderaj, konstantaj kaj ne tro intensaj, praktikendaj en la plimulto de la semajn-tagoj. Supozeble, profesiaj sportistoj, kies celo estas precipe konkurado, suferas streĉon, kaj tio nuligas la sanigajn efikojn de iliaj korp-ekzercoj.

Mortokvanto

Nun, tamen, nova esploro “rehabilitas” eĉ intensan, konkuran atletumadon. En la pariza universitato Descartes, oni priesploris la mortokvanton de biciklistoj, kiuj partoprenis la t.n. Tour de France — temas pri prestiĝa multkilometra bicikla rondiro — ene de la lastaj 60 jaroj. Laŭ statistiko, la kvanto de forpasintoj inter tiuj atletoj estis malpli granda ol inter ordinaraj francoj. Do intensa, fojfoje lacegiga sintrejnado ne ludis malfavoran rolon. Male, partoprenintoj de la menciita sporta evento mortis ege malpli ofte ol la cetera loĝantaro pro kancero (-44 %) kaj kor-vaskulaj kialoj (-33 %). Kompreneble, oni konsideru tiaspecajn esplorojn kun prudento. La legitaĵo ne sufiĉas por igi onin rekomendi al ĉiu ajn persono ekstreme intensajn korp-ekzercojn. Tio estus danĝera paŝo. Kio tamen ne refuteblas estas, ke ankoraŭfoje konfirmiĝis la saniga efiko de regulaj korp-ekzercoj.

Paulo Sérgio Viana