Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Fiaskis nova komputila sistemo por pagi salajrojn al nov-zelandaj instruistoj. Multaj ricevis malĝustan salajron, jen tro, jen maltro, jen neniom. Kelkaj ricevis monon kontraŭ laboro, kiun ili ne faris, aŭ eĉ kontraŭ du postenoj samtempe.
La antaŭa registaro kontraktis kun Talent2, aŭstralia kompanio, por adapti sian sistemon por pagi salajron al ĉiu instruisto en Nov-Zelando. La sistemo, Novopay, estis aktivigota en majo 2010, sed Talent2 maltrafis limdatojn kaj prokrastis la komencon je du jaroj.
Dume la ministerio pri edukado testis la sistemon. Pli ol duono de tiuj, kiuj partoprenis la testojn, opiniis, ke Novopay ne estas preta. Tamen la registaro decidis aktivigi ĝin.
Post kelkaj monatoj, kaj milionoj da dolaroj, la ofteco de eraroj reduktiĝis al 0,5 %, akceptebla en tia sistemo. Tamen la fiasko kaŭzis multe da ĝenoj, kromlaboro kaj streĉo en preskaŭ ĉiuj lernejoj.
D. E. Rogers