Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

HOMAJ RAJTOJ

Spionado, sekureco kaj la sendependa ŝtato

Kim Dotcom [dotkom] estas la nomo de riĉa entreprenisto, kiu migris al Nov-Zelando en 2010 kaj ricevis la rajton daŭre tie vivi.

La publiko unue aŭdis pri Dotcom en januaro 2012, kiam oni raportis, ke 76 policanoj kaj aliaj oficistoj holivudstile atakis per helikopteroj, armiloj, kaj kun hundoj, lian luitan domegon en Auckland.

Policanoj arestis Dotcom kaj tri kunulojn kaj konfiskis posedaĵojn (inkluzive de komputiloj, artverkoj kaj 18 aŭtoj). Ili devigis bankojn bloki liajn 64 kontojn tra la mondo. Li restis en karcero dum kelkaj semajnoj, dum advokatoj diskutis eventualan kaŭcion.

Kreditoroj

En februaro 2012 juĝisto konsentis pri kaŭcio, kredante, ke Dotcom ne emos fuĝi. Tiu intertempe ne povis pagi siajn dungitojn aŭ aliajn kreditorojn. En aŭgusto kortumo permesis al li havi sufiĉan monon por pagi.

En junio 2012 juĝisto decidis, ke malvalidas la atestoj uzitaj por pravigi la areston de Dotcom. Diversaj kortumoj konsideris peton de Usono ekstradicii Dotcom kaj la tri aliajn. En marto 2013 la apelacia kortumo decidis, ke Dotcom rajtas procesi kontraŭ la registara buroo pri komputila sekureco kaj spionado (angle: Government Computer Security Bureau (GCSB)), ĉar ĝi kontraŭleĝe spionis lin.

En aprilo Dotcom procesis kontraŭ la polico pro kontraŭleĝa atako al lia domo. Daŭras la kortumaj procesoj.

Akuzoj

Nun evidentiĝas, ke la usona ŝtata buroo pri enketado (angle: Federal Bureau of Investigation (FBI)) aranĝis, ke Nov-Zelando arestu lin, por ke li estu ekstradiciita al Usono. Tie li alfrontus akuzojn, ke li respondecas pri krimoj rilate al retejo, kiu ebligas kontraŭleĝe kopii muzikon, filmojn ktp.

Dotcom, kiu naskiĝis en 1974 en Germanio kun la nomo Kim Schmitz, kreis la retejon, kiam li loĝis en Honkongo. Li ricevis rezidorajton en Nov-Zelando laŭ regulo, ke li investu almenaŭ 10 milionojn da nov-zelandaj dolaroj en la lando. Krome li filantropie donacis al diversaj karitataj celoj ... kaj ankaŭ al politikistoj, interalie al la tiama urbestro de Auckland, John Banks.

La polico trovis, ke Banks faris falsan deklaron pri donacoj ricevitaj por balota kampanjo. Tamen oni ne procesis kontraŭ Banks “pro manko de pruvo”. Intertempe Banks fariĝis parlamentano: la registaro dependas de lia voĉo por fari leĝojn.

Kanto

Dotcom poste publikigis kanton Amnesia (Amnezio), en kiu li mokis Banks, kiu asertis, ke li ne memoras la donacon (50 000 nov-zelandajn dolarojn, ĉ. 30 000 eŭrojn).

Sekvis publika diskuto pri la kriterioj enlasi en la landon riĉulojn kun dubinda reputacio. Tamen pro eraroj kaj misfaroj kontraŭ Dotcom, tiu gajnis la simpation de la nov-zelandanoj, aparte kiam evidentiĝis, ke antaŭ lia aresto GCSB ja kontraŭleĝe prispionis lin.

GCSB ne rajtis tiel agi, ĉar Dotcom loĝis en Nov-Zelando. La ĉefa devo de GCSB estas protekti Nov-Zelandon kontraŭ kiberatakoj el eksterlando. Plendis la Verdula Partio, ke la polico akceptis la kontraŭleĝecon de la spionado sed aldonis, ke ĝi ne havas “kriman intencon”.

Konflikto

Russel Norman, kunestro de la Verdula Partio, diris, ke, se kontraŭleĝaj agoj ne estos punataj, estas homnature, ke GCSB iam denove agos kontraŭleĝe. Norman rimarkigis ankaŭ la konflikton de interesoj, kiam oni igas la policon priesplori “la amikojn en GCSB”.

Anstataŭ puni la spionojn, la ĉefministro John Key prezentis proponon por “klarigi” la leĝon kaj etendi la povojn de GCSB por helpi al la buroo por sekreta informokolektado (angle: Security Intelligence Service (SIS)), do spionado. Tio ŝokis multajn civitanojn, kiuj publike protestis.

En majo 2013 Edward Snowden malkaŝis informon pri la vastskala spionado de la usona landa sekureca agentejo (NSA). Malgraŭ tio la nov-zelanda parlamento aprobis la novan leĝon per 61 voĉoj kontraŭ 60.

La ĵurnalo Waikato Times skribis, ke la kontraŭleĝa spionado “plifortigis la suspekton, ke la rilato de ĉi tiu lando kun Usono fariĝis servuteca pli ĝuste ol amikeca. Estas absurde sugesti, ke Dotcom minacas nian nacian sekurecon. La senrezerva preteco de la registaro antaŭ usonaj aŭtoritatoj serioze korodas niajn asertojn esti sendependa ŝtato”.

D. E. Rogers