Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
En hotelo de la albana ĉefurbo Tirano unuafoje malfermiĝis kafofoiro. Prezentis siajn produktojn pli ol deko da kompanioj.
La albanoj estas grandaj kafo-amantoj, jare konsumante pokape 25 kg. Kafo alvenis dum la otomana epoko kaj restis, kvankam albanoj trinkas ankaŭ teon.
Dum la komunisma reĝimo kafo estis limigata kiel ĉiuj aliaj manĝoj. Cirkulis eĉ anekdoto pri iu en la urbo Shkoder, kiu ĉeestis ĉiujn funebrojn nur por trinki kafon. En tiaj okazoj oni rajtis aĉeti pli grandan kvanton da kafo kaj viando.
Oni uzas kafon ankaŭ en parfumproduktado, en kosmetikaĵoj kaj en medicino.
Bardhyl Selimi
[FORIGITA!: bildo]
Albanoj provis gustumi diversajn kafojn okaze de la unua kafofoio en sia ĉefurbo. Foto: Bardhyl Selimi