Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Fine de septembro 2013 pli ol 6,3 milionoj da geaŭstroj rajtis voĉdoni por nova parlamento. Fakte nur 66 % (2008: 79 %) partoprenis la balotojn. En Vieno 21 % de la loĝantoj ne rajtis voĉdoni, ĉar ili estas enmigrintoj sen aŭstra ŝtataneco.
Venkis la ĝisnuna ĉefministro kaj socialdemokrato Werner Faymann [verna fajman], estro de koalicio el la Socialdemokrata Partio (SPÖ) kaj la Popola Partio (ÖVP). Kune ili havas pli ol duonon de la mandatoj en la parlamento kaj povas daŭrigi la koalicion. Jen la rezulto:
Socialdemokrata Partio SPÖ 27 % (-2 % kompare kun 2008)
Popola Partio ÖVP (konservativa) 24 % (-2 %)
Libereca partio FPÖ (populisma) 21 % (+4 %)
Ligo Estonteco Aŭstrio BZÖ (liberala-populisma) 4 % (-7 %)
Verduloj GRÜNE 11 % (+1 %)
Teamo Stronach FRANK (liberala-populisma) 6 % (ne kandidatis en 2008)
NEOS (liberala) 5 % (ne kandidatis en 2008)
Komunistoj KPÖ 1 % (same kiel en 2008)
Piratoj PIRAT 1 % (ne kandidatis en 2008)
Tiuj partioj kandidatis en ĉiuj naŭ aŭstraj federaciaj landoj. Pliaj kvin partioj kandidatis nur en kelkaj landoj kaj ricevis kune 0,2 % de la voĉoj: Kristanoj, La Ŝanĝo, Viroj, Malmembriĝo el Eŭropa Unio, Socialisma Maldekstra Partio.
Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Venkis la socialdemokrato Werner Faymann [verna fajman]: “Kune por Aŭstrio”. Foto: Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Voĉdonantaj maljunulinoj en pensiula hejmo en Vieno. Foto: Walter Klag