Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Sen bileto tramveturi en Graz [grac], la ĉefurbo de la aŭstra federacia lando Stirio (Steiermark), nun eblas dum la tuta tago kaj dum la tuta semajno. La oferto tamen validas nur en la urbocentro kaj kelkaj apudaj stratoj.
Ĉe biletvendaj aŭtomatoj aperas informoj pri la stratoj, en kiuj la tramo senpage uzeblas. Ankaŭ hundoj ne plu bezonas bileton. Ili jam havis problemojn enĵeti monerojn en la aŭtomatojn.
Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Sen bileto tramveturi en Graz nun eblas dum la tuta tago kaj dum la tuta semajno. Foto: Walter Klag