Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

STATISTIKO

Memmortigoj saltleviĝas

Se imiti faman frazon, eblus diri: “Ekonomio estas tro serioza afero, por ke ĝi restu ekskluzive en la manoj de registaroj.” La respektinda brita medicin-revuo British Medical Journal ĵus publikigis atentovekan esploron pri la kreskanta kvanto de memmortigoj en la tuta mondo depost la komenco de la ekonomia krizo en 2008. La esploro inkluzivis 54 landojn kaj konstatis plimultiĝon de memmortigoj je ĉirkaŭ 5 000 kazoj dum la jaro 2009 kompare kun la averaĝaj statistikaj donitaĵoj de la antaŭaj jaroj. Tiu plimultiĝo koncernis precipe virojn kaj plejparte rilatis al okazoj de maldungo.

Frapo

La ekonomia krizo, kiu en multaj landoj post jarkvino pludaŭras, kaŭzis fortan, eĉ detruan frapon en la tuta mondo: malgajnoj ĉe grandvendejoj kaj bankoj, samkiel perdoj de domoj kaj laborpostenoj, estis amasaj. Oni kalkulas, ke inter la jaroj 2007 kaj 2009 okazis proksimume 37 milionoj da maldungoj en la mondo. Unuafoje oni povis science ekzameni la influon de ekonomia krizo laŭ tutmonda skalo, dum antaŭaj esploroj priis nure lokajn aŭ regionajn sociajn fenomenojn.

Paulo Sergio Viana