Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

VIDPOVO

Kataraktotrakto revivigas

Ekzistas eliksira, reviviga katarakto, jam tute alirebla kaj je ĉies dispono. Ne temas pri freŝa, elvoka, resaniga akvofalo, sed pri internacie konata okulproblemo, ĉiam pli simple solvebla. La operacio por kuraci katarakton estas nuntempe konsiderata kiel tre simpla kaj disvastiĝinta tekniko, tiel ke oni preskaŭ emas taksi ĝin “banala”. Tamen, la gajnoj por la — ĝenerale maljunaj — pacientoj, koncerne ilian vivkvaliton, estas ege altvaloraj. La vidpovo fakte estas eble la plej grava inter niaj sensoj, kaj la septembra numero de la medicina revuo Ophthalmology aldonis unu plian signifoplenan konsideron ĉi-rilate.

Vivoĝojo

La homoj, kiuj estas operaciitaj pro la katarakto, tiel akirante denove bonan vidpovon, vidis samtempe malaltiĝi je 40 procentoj la riskon de morto kompare kun pacientoj ne operaciitaj. La procento estas sendependa de aliaj faktoroj, kiel aĝo, fumado, diabeto, estintaj epizodoj de apopleksio, bezono de kuraciloj, kaj aliaj malsanoj. Oni esploris centojn da pacientoj pli ol 49-jaraj, dum 5-jara tempodaŭro. La aŭtoroj, el Aŭstralio, konkludis sen iu dubo, ke la bonfaro de tiaj operacioj transpasas la nuran reakiron de la vidpovo. Fakte la perdo de tiu ĉi sentumo rekte kaj kompreneble influas la anim-staton kaj la korpan aktivecon de la pacientoj. Regajni per simpla operacio la propran vivoĝojon kaj denove senti sin aktiva homo do pruvite plilongigas la vivon.

Paŭlo Sergio Viana