Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

ALBANIO

Nenio plu eblas

“Nenio plu eblas” aŭ, france, “Rien ne va plus”: tion oni aŭdas, kiam ne plu eblas veti en la hazardludo ruleto. Nun tion oni diras en Albanio, kie la nova registaro socialista, venkinta en balotoj de junio 2013, fermis kontraŭleĝajn hazardludejojn.

En oktobro, dum tutlanda operaco, 6000 policistoj, impostistoj kaj inspektoroj de la ministerio pri financoj fermis 1000 hazardludejojn. Daŭras esploroj pri “industrio”, kiu forsuĉas verŝajne centmilionojn da eŭroj el la albana ekonomio.

Bardhyl Selimi