Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Assange kaj Snowden

En la novembra numero (Monato 2013/11, p. 25-26) estis grava misdiro ĉe la fino de la eseo pri ekonomio kaj Jugoslavio, “Julian Assange kaj lia helpanto Edward Snowden”. Snowden, kiun mi konsideras heroo pro lia efika malkovro de la krima sekureca ŝtato ene de Usono, agas tute sendepende de Assange.

Bruce Sherwood

Usono