Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

El mia vidpunkto

Ne plu kunsidu — kunstaru!

Mi atingis aĝon (aŭ aĝo atingis min), en kiu mi komencas forgesi aferojn, kiujn mi malkovris aŭ lernis antaŭ multaj jaroj. Mi rifuzas tro perturbiĝi. Mi argumentas, ke sendube en la daŭro de la jardekoj, kiujn mi travivis, necesis sorbi tiom da faktoj kaj scioj, ke informoj ne plu aktualaj estas forpuŝitaj.

Evidente mensan kadukiĝon, maljuniĝon, stultecon ktp mi rifuzas kulpigi. Aliaj homoj, eble, malkonsentos: ili kredu, erare, kion ili volas.

Tamen la afero jenas. De tempo al tempo mi renkontas — efektive rerenkontas — faktojn, kiuj iam ornamis la vivon. Ilin mi salutas kiel malnovajn amikojn: duonforgesitajn samlernejanojn aŭ kolegojn, kun kiuj mi iam dividis studadon aŭ laboron, ludojn aŭ bierojn, ĝis intervenis la sorto por elekti aliajn vojojn.

Do, ĉi-spirite, mi malkovris lastatempe anekdoton al mi nebule konatan sed forbalaitan antaŭ jaroj sub la tapiŝon de la tempo. La brita reĝino Viktoria, mi legis, insistis, ke dum kunvenoj de ŝia intima konsilantaro (angle privy council, konsistanta precipe el altrangaj parlamentanoj) ĉiu staru. Kunsido fariĝis, fakte, kunstaro.

Viktoria tre bone konsciis, ke konsilantaro, komforte sidanta, emus nenecese plilongigi kunvenojn. Starante, tamen (kutimo, kiu daŭras ĝis hodiaŭ, kiam la nuna reĝino renkontas siajn konsilantojn), la parlamentanoj diros nur tion, kio direndos, kaj poste forhastos al siaj kluboj, amatinoj aŭ, esceptokaze, al siaj deputito-devoj.

Kia bela ideo! Nu, ne la kluboj aŭ la amatinoj (tamen al ĉiu laŭ sia gusto), sed la nocio pri kunstaro. Kial mi ne rekomendis, ekzemple, ke oni kunstaru, kiam dum aparte freneza periodo en mia universitata kariero mi fariĝis ne docento sed kunvenisto?

Temis pri epoko, kiam mia instituto kunfandiĝis kun alia. Necesis kunvenoj, por decidi kiu faros kion. Tamen verdire neniu decidis: oni nur kunvenis. Kaj kunvenadis. Fine kolegoj diris, ke tiom da senrezultaj kunvenoj kondukas nenien ... kaj iom post iom ili ne plu partoprenis.

Tio malplaĉis al la ĉefaro, kiu dissendis klaran instrukcion: Eĉ se laŭhorare vi instruu, tamen okaze de kolizia kunveno samhora vi nepre ĉeestu ĉi-lastan. Alivorte, pli gravis kunveni ol instrui. Tiel mi fariĝis profesia ĉeestanto ĉe tedaj kunsidoj — do, jes, kunvenisto.

Tio memorigas pri amiko mia, kiu dum sia profesia vivo okazigis kunvenojn ne je difinita horo aŭ duonhoro, sed ĉiam sep minutojn post, aŭ ok minutojn antaŭ la horo. Tiel, li diris, kunvenoj ne fariĝu rutinaj. Eble pro tia revolucia koncepto oni lin frue emeritigis.

Miaopinie kunstaro, anstataŭ kunsido, multe faciligus la vivon de tiuj, kies profesia ekzisto konsistas pli kaj pli el kunvenoj, do ŝajna aŭ kvazaŭa laboro, neniel fara aŭ spirite, eĉ komerce, riĉiga. Kunstaro ŝparus tempon, liberigus homojn por krei, inventi, anstataŭ simple jesi, konsenti. Senlimaj do la benoj por la homa raso!

Novjare oni faras rezoluciojn. Do jen mia, kiun ni ĉiuj adoptu: neniam kunsidu, sed kunstaru. Kaj, silvestre tostante, levu glason al la saĝa reĝino Viktoria. Kiu diras, ke monarkioj senvaloras?

Intertempe mi deziras al vi ĉion bonan dum la venonta, kunstarada jaro — kaj evidente agrablan legadon, kaj kontribuadon, al Monato dum 2014.

Paul Gubbins