Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

KOSOVO

Testo trapasita

Okazis komence de novembro unuafoje tra la tuta Kosovo elektoj por lokaj gvidantoj. Ĉirkaŭ 1 700 000 voĉdonantojn atendis 2000 elektejoj de 33 municipoj. Prezentis siajn kandidatojn 103 partioj, el kiuj 33 estis serbaj.

Ĝenerale oni taksis la elektojn regulaj kaj demokratiaj. Nur en Mitrovica, en la nordo, kelkdekoj da maskitoj, laŭdire eksaj anoj de la serba ĝendarmaro, eniris balotejojn, minacis civitanojn kaj komisionanojn, forprenis balotkestojn kaj ilin bruligis. Decidite estis ripeti la elektojn en Mitrovica.

Venkis

Krom tio serboj, same kiel albanoj, voĉdonis normale en aliaj municipoj. Ili venkis tie, kie ili konsistigas plimulton.

Ĉi tiuj elektoj certigos la aŭtoritaton de la centra registaro en ĝia teritorio. Ili helpos forpuŝi krimajn organizaĵojn ĝis nun aktivajn en la norda parto de la lando.

Reprezentantoj de Eŭropa Unio opinias, ke Kosovo trapasis demokratian teston kadre de la tiel nomata stabiliga kaj asociiga procezo, laŭ kiu ŝtato akceptas laŭnecese reformi kondiĉojn politikajn, ekonomiajn, komercajn aŭ homrajtajn cele al eniro en la union.

Bardhyl Selimi