Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Ankaŭ redaktado konas siajn limojn

Mi ĵus legis la redaktitan, kaj supozeble plibonigitan version de mia artikolo Malkonsento pri landlimoj, nun titolita Ankaŭ paco konas siajn (land)limojn (Monato 2013/11, p. 6) kaj mi ege surpriziĝis, ke (laŭ la redaktaĵo) la loĝantoj de Ĝibraltaro interesiĝas pri la divido de Irlando. La publikigita versio vortiĝas tiele: “Tamen, en Ĝibraltaro, oni pli-malpli akceptas la dividon de la t.n. Verda Insulo ...”

Fakte mia originala teksto tiele vortiĝas: “Kompreneble, la plimulto de la loĝantoj de Ĝibraltaro, kiuj decidis en referendumo, ke ili volas resti britoj, kaj la nordirlandanoj kaj ŝtatanoj de la Respubliko, kiuj kun pli aŭ malpli da entuziasmo akceptis (almenaŭ provizore) la aktualan situacion, ne rigardas ĝin kiel krudan koloniismon, sed kiel nerezisteblan decidon de la majoritato. Tamen, ĉar konstante pliiĝas la nombro de infanoj de la nordirlandaj familioj, kiuj elektas irlandan naciecon, la tieaj demografiaj ŝanĝoj povos iutage estigi respublikistan plimulton, kaj do eventualan unuiĝon de la insulo.”

Mi supozas, ke la bonaj ĝibraltaranoj tute fajfas pri la disdivido de Irlando. Supozeble, ili jam havas sufiĉe da propraj problemoj — sen mencii la najbarajn hispanojn.

Garvan Makaj’

Irlando