Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

AFERO SNOWDEN

Kio okazis en Ĝenevo?

Usonano Edward Snowden malkaŝis al la mondo sekretojn pri la usona Nacia Sekureco-Agentejo (NSA) eble pro tio, kion li spertis en Ĝenevo, raportis la svisa ĵurnalo Le Temps.

En 2007 Snowden laboris en Ĝenevo ĉe la usona diplomatia misio, kie NSA kaj la usona Centra Informokapta Agentejo (CIA) funkciigis elitan kaj sekretan aŭskultadan unuon, nomitan Speciala Kolektada Servo (SCS) aŭ foje F6.

SCS, laŭ Le Temps, respondecis pri 80 aŭskultejoj tra la mondo, inkluzive de 19 en Eŭropo. Laŭ la brita ĵurnalisto Duncan Campbell, verŝajne Snowden laboris ĉe SCS.

Seniluziiĝis

Tamen eble tie Snowden seniluziiĝis. Povas esti, ke li trairis “konsciencan krizon”. Ekzemple li devis ebriigi svisan bankoficiston kaj devigi lin stiri aŭtomobilon en stato de ebrio. La viktimo estis arestita de du falsaj policistoj de CIA, kiuj varbis lin por la agentejo.

La svisa ĵurnalo nun demandas, ĉu ĉi tiu okazintaĵo influis Snowden kaj instigis lin denunci sian iaman dunginton. Ĉiaokaze li forlasis Ĝenevon en 2009. Li nun vivas en azilo en Rusio.

Richard Schneller