Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Denis Mukwege estas kirurgo kaj ginekologo, kiu luktas kontraŭ seksperforto en la orienta parto de la Demokrata Respubliko Kongo. En 1999 li starigis hospitalon en la regiono Kivu, apud la landlimo kun Ruando kaj Burundo, kie li flegis kaj operaciis pli ol 40 000 virinojn.
Milicanoj seksperfortas por timigi la loĝantaron kaj tiel forpreni posedaĵojn — domojn kaj terpecojn. Oni kalkulis, ke ekde 1997 pli ol duonmiliono da virinoj estas sekse perfortitaj.
Nun la atingaĵoj de tiu ĉi “viro, kiu riparas virinojn”, estas agnoskitaj de la franca Fonduso Chirac, kiu transdonis al la kuracisto monpremion, por ke li daŭrigu sian laboron.
La ceremonion ĉeestis kaj la nuna franca prezidanto François Hollande [fransŭá olánd] kaj eksa, Jacques Chirac [ĵak ŝirák]. Dissendis intervjuon kun d-ro Mukwege german-franca televida kanalo.
Pierre Grollemund