Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

FILATELO

Poŝtmarko premiita

Sukceson rikoltis slovaka poŝtmarko ĉe konkurso en Vieno. La marko, kiu gajnis la kvaran premion, montras du leĝe protektatajn kreskaĵojn: saxifraga mutata (saksifrago) kaj loiseleuria procumbens (alpa azaleo).

La fono de la poŝtmarko-folio ilustras parton de la nacia naturparko Malaltaj Tatroj (slovake Nízke Tatry) kun flaŭro kaj faŭno de la tatra monto Salatin (1630 m), kie troviĝas tiuj raraj kreskaĵoj.

Julius Hauser

[FORIGITA!: bildo]

Jam tri fojojn Slovakio gajnis la unuan premion en la poŝtmarko-konkurso: ĉi-foje tamen, malgraŭ belaj poŝtmarkoj, la kvaran.