Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

ENERGIO

Suda fluo

Fine de 2013 en Serbio komenciĝis konstruado de gasodukto, nomata “Suda Fluo”. Tra la dukto fluos jare 63 miliardoj da kubaj metroj da gaso el Rusio al Eŭropo. La serba parto kostas 1,9 miliardojn da eŭroj.

La kondukilo, ekkonstruita fine de 2012 ĉe Nigra Maro en Rusio, longos preskaŭ 1500 km. Ekfluos la gaso verŝajne fine de 2015.

Dimitrije Janičić