Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Libroj

Kio estas imperio kaj kiel ĝin kontraŭstari?

Oni ofte diskutas: ĉu nun ekzistas imperioj? Ĉu Usono estas imperio? Unu el miaj oponantoj pri la temo donis al mi finan “mortobaton”, alportinte iun vortaron kun jena difino: Imperio estas regno, kiun gvidas imperiestro. Ĉar Usonon estras prezidanto, ĝi ne estas imperio, kaj punkto-fino!

(Parenteze: laŭ tiu difino la sola imperio en la moderna mondo estas Japanio! Sed kiam oni diskutas pri modernaj imperioj, oni kutime Japanion ne ofte mencias ...)

PIV, tamen, donas aliajn difinojn: 1. Granda regno, kiu estas bazita sur militforto, entenas ordinare diversajn venkitajn popolojn, kaj kies estro sin rigardas kiel superan al la reĝoj; 2. La tuto de granda regno kun siaj kolonioj. Ankaŭ de tiu vidpunkto Usono ne estas imperio, ĉar ĝi ne havas koloniojn. Sed anstataŭ kolonioj ĝi havas ekonomie kaj politike dependajn de si ŝtatojn kaj strebas fari tia la tutan mondon, ĝin superregi — kaj ne gravas la pretekstoj por tio. Ĝuste tiun sencon nuntempe oni metas en la nocion “imperio”, kaj kompreno de la internaj risortoj de la fenomeno sendube gravas por ĉiu nuntempa terano. Tiun celon bonege servas la libro de Noam Chomsky [Ĉomski] Imperiaj ambicioj. Aparta valoro de tiu libro estas, ke a) Chomsky estas mem usonano kaj b) li estas sciencisto kaj pensulo — do granda tutmonda aŭtoritato.

Nekontestebla influo

Oni povas akcepti aŭ malakcepti la lingvistikajn teoriojn de Chomsky (mi, persone, sufiĉe skeptike rilatas al la universala gramatiko kaj similaj aferoj), sed lia grandega influo al la evoluo de la lingvoscienco kaj psikolingvistiko dum la lasta duonjarcento estas nekontestebla. Ankaŭ esperantistoj havas al li sian malfavoran kalkulon pro certaj eldiroj — sed ja li permesas eldoni siajn verkojn en Esperanto, do lian aserton, ke “Esperanto ne estas lingvo” ne necesas akcepti tro serioze. Krom esti sciencisto, li estas liberecana socia pensulo kaj aktivulo, kaj tio tre gravas.

Intervjuoj

La prezentata libro estas, fakte, ne iu monografio pri la temo, sed surpaperigita serio de naŭ porradiaj intervjuoj, faritaj de David Barsamian inter marto 2003 kaj februaro 2005. La temoj iom varias, sed ĉiuj koncernas ŝanĝojn en la mondo kaj la usona politiko post la teroragoj de la 11a de septembro 2001. La dialoga karaktero faras la tekston vigla kaj facile legebla.

Usona imperiismo

Chomsky traktas la kaŭzojn de agreso kontraŭ Irako, sed ne nur: tio estas la elirpunkto por konsideri la modernan usonan imperiismon en la vasta historia perspektivo, kaj tiel klarigas ĝiajn fontojn kaj karakterizajn trajtojn, kiel kontraŭulo de la kapitalisma sistemo ĝenerale, li ligas ĝin ĝuste kun interesoj de la kapitalo. Ĉiuj intervjuoj-ĉapitroj estas interesaj, sed min aparte frapis la Historio kaj memorado kaj Doktrino de bonaj intencoj. Fakte, rigardate de la vidpunkto de Dawkins, ideologiaj pravigoj de imperia konduto estas tipaj “memoj” (sinreproduktantaj kaj disvastiĝantaj informunuoj), aŭ eĉ kompleksoj de memoj — “mempleksoj”. Tial la imperiisma politiko tiel bone enradikiĝas en la popola konscio. Chomsky serĉas vojojn por kontraŭstari la ŝtatajn imperiismon, agresemon kaj kapitalismon, kaj por tio li proponas la solan rimedon — konstantan, ĉiutagan seninterrompan reziston, dum sporadaj protestaj agoj, eĉ tiaj amasaj kiel milionnombraj manifestacioj, estas plejparte senrezultaj.

En radiaj intervjuoj Chomsky ne povis tuŝi senrezerve ĉiujn trajtojn de la moderna imperiismo kaj manieroj ĝin kontraŭstari. Tamen strange, ke li, lingvisto de la unua grado, tute neglektas ĝian lingvan dimension, tiom klaran por ni, esperantistoj. Verŝajne, ĝuste tiu aspekto plej malbone videblas el Usono eĉ por la plej sagacaj homoj!

Senriproĉa

La libron tradukis granda teamo el diversaj landoj sub la ĝenerala gvido de Renato Corsetti. La laboro estas vere laŭdinda, kaj la teksto senriproĉa, kvankam mi preferus, se la ĉefredaktoro ne redecidus malesperantigi la personajn nomojn, pri kio li mencias en la antaŭnotoj. Kaj ĝenerale eblas diri, ke la libron legu ĉiuj, kiujn interesas la mondo, en kiu ili vivas, kaj kiuj volas kompreni, kial okazas diversaj eventoj, malbone influantaj nian vivon. Mi esperas, ke tiaj homoj inter esperantistoj estas granda plimulto.

Nikolao Gudskov

Noam Chomsky. Imperiaj ambicioj. Interparoloj pri la mondo post la 11-a de septembro. Intervjuoj kun David Barsamian. Eld. Bero, Rotterdam, 2013. 160 paĝoj. ISBN 978-90-9027666-3.

Prezo ĉe FEL: 12 eŭroj + afranko.