Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Diskoj

Unu horo da regeo kun Jonny M

Post sia senpage disdonita disko Pli ol espero nun Jonny M kreis plenan albumon, nomitan Regestilo. Tio estas trafa titolo, ĉar krom la du kunlaboraj kantoj Eternan lumon kun Tone kaj Majstroj de l’ diskej’ kun Eterne Rima ĉiuj estas tipe regeaj kantoj. Bona novaĵo do por la ŝatantoj de tiu stilo, sed aliaj facile enuos pri la ritmoj ripetemaj. Unu favora escepto, krom la du menciitaj kantoj, estas la unua numero Dankon. Ĝi vekas nerezisteblan ĝojon en ĉiuj aŭskultantoj, kaj tiel post la sukcesa En Somero Jonny M konfirmas sian talenton por verki senhezite optimismajn kantojn sen soni kliŝe. Konsiderante ankaŭ la junan aĝon de la artisto (nur 20!), ni certe povas esperi je riĉa kariero de Jonny M.

Jonny M: Regestilo. Eld. Vinilkosmo, Donneville, 2013. 15 titoloj, daŭro 58:56 min.

Prezo ĉe FEL: 15 eŭroj + afranko.

Rogier Huurman