Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Diskoj

Longe atendita, ne perdita

Ni devis kvin jarojn atendi por tio, sed la nuntempe eble plej populara muzikgrupo de Esperantujo aperigis sian trian albumon: ĉiamen plu. Jam en 2011 ĝi anoncis la albumon kaj aŭdigis la unuajn kantojn, sed post tio ankoraŭ ni devis iom atendi. Sed tute indis, ĉar la fina produkto estas granda verko de amo: estas dancigaj popkantoj kiel pluku ne la florojn, televido kaj plastokanto, sed ankaŭ trankvilaj kantoj alia aventuro, ne eblas kalkuli kaj rulu trajn’. Ankaŭ ne mankas la por LPG kutimaj politikaj mesaĝoj, plej trafe en la dizertanto. Indas multfoje aŭskulti la kantojn, dume legante en la bela tekstlibreto kun fotoj de la grupanoj, kiu akompanas la diskon. Tamen eĉ kun la teksto antaŭ vi vi mirus pri la enhavo de domoarigato, ubuntu kaj multaj aliaj kantoj, en kiuj LPG libere enverŝas memelpensitajn vortojn inter la konatajn. Tiu ĉi do ne estas disko por la lingvopuristoj, sed por la muzikŝatantoj!

La Perdita Generacio: ĉiamen plu. Eld. Vinilkosmo, Donneville, 2013. 13 titoloj, daŭro 58:04 min.

Prezo ĉe FEL: 15,49 eŭroj + afranko.

Rogier Huurman