Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

REAGO

Kanabo (alkoholo, futbalo...) kaj cerbaj damaĝoj

La artikolo de Paulo Sergio Viana (Monato 2013/12, p. 17) celis atentigi nin pri la kanabaj danĝeroj por la cerbo kaj la pulmoj, surbaze de iuj kanadaj esploroj. Nuntempe, tamen, ekzistas tre malmulte da esploroj pri tiu ĉi temo tute fidindaj el scienca vidpunkto. La kanab-kontraŭuloj ĉefe klopodas pruvi siajn antaŭjuĝojn, kaj la aliuloj emas pruvi nur la kanabajn bonefikojn. Pro tio, ke mi estas kanab-fumanto, mi konfesas, ke mi dubas pri tiuj lastatempaj kanadaj esploroj.

Psikiatria malsanulejo

Vidu: mi estas 62-jaraĝa kaj mi fumas kanabon jam de 43 jaroj. La du lastajn jardekojn mi kanabfumas tri- aŭ kvar-foje ĉiutage, kaj mia cerbo estas (spite al tio) en bona stato. Mi motivite eĉ sukcesis lerni Esperanton dum ĉi-lastaj sep jaroj. Ankaŭ miaj pulmoj ĝuste funkcias kaj ja ne malhelpas min marŝi dum horoj sur la montoj. Se la aŭtoroj de tiuj esploroj pravus, mi ja estus delonge mortinta, aŭ mi trovus min nun en psikiatria malsanulejo. Sed mia sano estas bona kaj mia kuracisto diris al mi, ke mi povas maltimeme plufumi kanabon.

Diskriminacio

Kiam mi estis juna, mi elektis ĉesigi la uzadon de alkoholo, malmola drogo ege danĝera por la sano (kaj ankaŭ por la cerbo), kiun tamen 80 % de la okcidentaj homoj konsumas ordinare sen timo esti arestitaj ... Multaj vivoj estas ruinigitaj, multe da homoj estas traktitaj kiel krimuloj, ĉar ili kultivis neleĝajn plantojn, kaj ĉio ĉi sen iam kortuŝi la eminentulojn de la homaj rajtoj. Tio estas granda maljustaĵo kaj diskriminacio. Fakte oni ne havas problemojn ĉar oni fumas kanabon: oni fumas kanabon por elteni problemojn (ĉefe sociajn). Mi ja estas dependa, kompreneble: temas pri dependeco tiel forta, kiel tiu de futbal-subtenantoj, sed eble kun malpli da cerbaj damaĝoj.

Yves Buttex