Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Denove la popola saĝo konfirmiĝas. Nun ankaŭ la saĝuloj el la Universitato de Oksfordo garantias, ke “ĉiutage unu pomo — ĉiam sana restas homo”. Post detala statistika esplorado, ili fakte konkludis, ke ĉi tiu nutra kutimo ja helpas protekti la organismon kontraŭ tiel nomataj kor-vaskulaj problemoj.
Sciencistoj de la prestiĝa brita universitato komparis la efikon de pommanĝado kun tiu de la medikamento simvastatino, rekomendata de la medicinistoj samkiel aliaj statinoj por malpliigi kolesterolemion. Statinoj jam longe estis pristudataj, kaj estas konate — kiel aliflanke jam atentigis pasintjare tiu ĉi scienca rubriko — ke ili ludas rimarkindan rolon en la preventado de granda kvanto de kor-vaskulaj epizodoj. La ciferoj (neniam hazardaj en tiom grandaj esploroj) klare montris, ke el ĉiutaga manĝado de unu pomo rezultas la sama. La granda diferenco staras en la fakto, ke simvastatino, kiel preskaŭ ĉiu kuracilo, povas kaŭzi ankaŭ nedeziratajn flank-efikojn, ekzemple ĉe muskoloj, nervoj kaj eĉ ies libido. Kaj, cetere, pomoj — kiu ajn estas ilia koloro — estas multe pli bongustaj!
Kompreneble tiu ĉi studo tute ne rajtigas la konkludon, ke ĉiu malsanulo, kiu uzas simvastatinon, devas tuj transiri al noviga ... pomterapio. Sed por ordinaraj, sanaj homoj, certe oni povus sugesti pommanĝadon kiel naturan, malmultekostan kaj ĉefe agrablan preventan kutimon.
Paulo Sérgio Viana