Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Mi opinias, ke la artikolo Disleksio kaj literumado de Garbhan MacAoidh (Monato 2013/12, p. 18-19) estas ne nur interesa, sed ankaŭ signifoplena. En la slovaka lingvo ni povas trovi multe da dusencaj vortoj, kiuj faras grandajn problemojn dum legado ne nur por la infanoj, sed ankaŭ por la plenkreskuloj. Kialoj: oni ne distingas dum legado specialajn diakritajn signojn (akutan supersignon, cirkumflekson (pintan hoketon), haĉekon (vo-hoketon) ktp), kiuj esence ŝanĝas la signifon kaj sencon de vortoj. Juĝu mem: baza (sambuko) — báza (bazo), krik (krio) — krík (arbusto), muka (torturo) — múka (faruno), sud (barelo) — súd (juĝo), stôl (tablo) — stvol (trunketo) ktp.
Mi estas konvinkita, ke preskaŭ ĉiu nacia lingvo havas samajn aŭ similajn problemojn, kiujn prezentas ĝia skribsistemo. Pro tio mondolingvo povas esti unusence nur lingvo sen dusencaj vortoj kaj sen diversaj malsimplaj absurdaĵoj en la prononco. Kaj pro tio ne taŭgas la angla.
Julius Hauser
Slovakio