Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

OPINIO

Sistemo studinda

La lingvisto kaj filozofo Noam Chomsky opiniis en intervjuo komence de 2014, ke neleĝaj reĝimoj estu anstataŭigitaj per komunaĵoj de laboristoj. La usonano, intervjuate ĉe la radiostacio Voĉo de Rusio, diris, ke la laboristoj mem respondecu pri siaj institucioj kaj ke libera unuiĝo kreu diversspecajn federaciajn asociojn.

Fonton de socia ordo tia li vidis en la historia sperto de la orienta Eŭropo, kun aparta akcento sur la jugoslava memmastruma socialismo. “Ĝuste tion”, li diris, “oni klopodas sufiĉe sukcese realigi nuntempe sur la nivelo de loka memmastrumado, ekzemple en regionoj de Usono, kiuj ekonomie suferas, kaj en Katalunio.”

Tio revokas nin, kiuj sukcese kaj dum jardekoj vivis en memmastruma ŝtato, iom prikomenti.

La jugoslava memmastruma socialismo evoluis el klasika sovetia diktaturkomunisma ŝtato en la jaro 1950. Tiam la jugoslava prezidanto Tito decidis rezisti al la rusa prezidanto Stalin kaj ne plene submetiĝi al lia volo.

Iom post iom realiĝis ĉiam pli sendependa ekonomia sistemo. Oni komprenis en Jugoslavio, ke komunismo diferencas de okcidenta privata kapitalismo kaj fariĝis efektive ŝtata kapitalismo.

La klasika komunista ŝtato ekspluatas la laborantojn kaj distribuas la profiton al ŝtate privilegiataj partifideluloj. Tamen en Jugoslavio oni ekhavis la ideon serĉi intervojon: la posedantoj de la produktrimedoj estu nek privatulo, nek la ŝtato, sed la laboristoj en la entreprenoj.

Alivorte, dum vi estas en la entrepreno, vi estas kunposedanto. Kiam vi foriras, vi ĉesas esti kunposedanto kaj iĝas kunposedanto en alia entrepreno, al kiu vi foriris.

La centralisma ŝtato tamen komence forte reguligis la aferojn, kaj la entreprenoj ne plene dependis de la merkato. Iom post iom evoluis reala merkato kaj la memmastrumaj entreprenoj fariĝis ĉiam pli veraj batalantoj sur la merkato kaj konkurencis.

Tio kaŭzis pli rapidan evoluon de la landa ekonomio. Memmastrumado funkciis tiel, ke ĉiuj enpostenigitoj elektis laboristan konsilantaron konsistantan el kelkdeko da homoj. Tiuj regis la direktoron kiel plenumanton de la ekonomia politiko, kiun gvidis la laborista konsilantaro.

En entreprenoj de malpli ol 50-personoj la kompleta kolektivo estis la laborkonsilantaro. Do la direktoro estis efektiviganto de la laborprogramoj, kiujn difinis la konsilantaro, kiu decidis pri ĉiuj ŝanĝoj, investoj, novaj postenoj, punoj, disdivido de la profito ktp.

Ĉiuj laboristoj sentis la entreprenon iamaniere parte sia hejmo, io kun kio ili vivas, kundecidas. Fine de ĉiu jaro la konsilantaro decidis baze de la ciferoj, ĉu la profiton disdividi inter la laboristoj aŭ investi. Pro duonjaraj kontroloj kaj raportoj ne eblis blufi, ke malsukcesa entrepreno sukcesas.

Rezulte en la 80aj jaroj de la pasinta jarcento Jugoslavio estis ekonomie multe pli forta ol la plimulto de la komunismaj eŭropaj landoj. Aparte elstaris du nordaj jugoslavaj respublikoj: Slovenio kaj Kroatio.

Ilia malneta produkto pokape atingis la nivelon de mezaj okcidentaj ŝtatoj. En Slovenio kaj Kroatio elkreskis sufiĉe forta industrio, konkurenca sur la monda merkato. Evoluis meza loĝantara tavolo, kiu ampleksis pli ol 50 % de la popolo. Malriĉuloj estis ĉiam pli eta tavolo.

Paralele evoluis personaj liberecoj. Jam en la mezo de la 60aj jaroj jugoslavoj ricevis pasporton kaj povis veturi kien ajn. Tiuj, kiuj ne kontentis en la lando, povis foriri. Multaj en la 60aj jaroj iris labori en la okcidenta Eŭropo, ĉar tie ili povis perlabori pli. Iom post iom ili revenis.

Mi do estas konvinkita, ke studi memmastrumadon tre utilus cele al adaptado al la nunaj cirkonstancoj.

Zlatko Tišljar