Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Lingvo

IRANO

Lingvo kiel sukero: notoj pri la nuntempa persa

En la jaro 1921 la irana verkisto Mohammad-Ali Ĝamalzade eldonis en Berlino novelon kun la esprimoplena titolo La persa estas sukero. Tie la rakontanto, revenante hejmen post kelkaj jaroj pasigitaj en Eŭropo, estas detenita ĉe la limo kaj enprizonigita en senfenestra kelo, kune kun tradiciista mulao, kun pseŭdo-modernisto kaj kun ordinara, humila persono, kiu komprenas nek la arablingve ŝarĝitan persan de la unua, nek la same fremdan lingvon de la lasta, plenplenan de francaj vortoj kaj esprimoj. La verkisto vivece bildigas la samĉelanojn kiel difinitajn sociajn tipojn: la mulaon retiriĝinta en la estinteco, kaj la pseŭdo-moderniston trovanta rifuĝon en surfaca ksenofilio. Tio igas la rakonton de Ĝamalzade kvazaŭ spegulo, en kiu la persa socio de lia epoko — kaptita inter la kunpuŝiĝo de heredita tradicio kaj eŭropa kulturo — estas reflektita.

Moderneco kaj tradicio

Nu, se ni simple volas anstataŭigi la ekskutiman francan per la pli aktuala uson-angla lingvo, la novelo — post la forpaso de preskaŭ cent jaroj — povus certe esti skribita ankaŭ en la hodiaŭa Tehrano, eble kun scivolema alilandano en la loko de la humilulo. Oscilante inter diversaj antropologiaj kaj lingvaj modeloj ofte konfliktantaj, nuntempe Irano havas en sia interno la plej altan gradon — kiel kaj eĉ pli ol en la epoko de Ĝamalzade — de moderneco kaj tradicio, kaj tio nature reflektiĝas en la lingvaj decidoj de ĝiaj parolantoj. Tiel, eĉ la elekto de vorto aŭ radiko hodiaŭ povas havi altan simbolan signifon, kaj ankaŭ politikan.

Hindeŭropa lingvo

Tamen tio ne estas nova fenomeno. Oni povas diri, ke la nova persa, kiel ni konas ĝin nun, skribata per arabaj skribsignoj, kvankam ĝi estas hindeŭropa lingvo, naskiĝis ĉirkaŭ la 9an jarcenton de komuna erao el konsiderinda araba grefto al la trunko de la mez-persa lingvo de la antaŭ-islama sasanida dinastio. Tiu grefto, anstataŭ morfologia aŭ sintaksa, estis unue leksika, kaj tiel, ekde la origino de tiu literaturo, la verkistoj povis elekti facile — utiligante pli aŭ malpli da arabaj pruntoj, depende de la okazo — kiom “arabigita” aŭ “persigita” devus esti ilia skribaĵo. Tio havis religian kaj, iamaniere, politikan reflektiĝon: la poeto Ferdoŭsi, ekzemple, en sia epopeo pri la gloroj de la antikva Irano, utiligis intence malmulte da arabaj terminoj, sed aliaj klasikuloj, precipe la religiuloj kaj la mistikuloj, faris tion ege abunde.

Dekadenca paseo

En la moderna epoko, ekde la 19a jarcento, aperis nova leksika influo — precipe rilate al teknikaj vortoj — el la rusa, la angla, kaj ĉefe el la franca al la persa. Tiu estis la erao, en kiu Irano, post pli ol jarcenta postresto, remalkovris la modernecon, tiun tempon simbolatan de la ekzemplo de Eŭropo. Poste la angla lingvo, en la dua duono de la lasta jarcento, definitive trudanstataŭis la francan en la rolo de eduka kaj distingiteca lingvo por la altaj klasoj, kiuj pli kaj pli flankelasis la studon de la araba, en tiuj jaroj ofte rigardata kiel simpla supervivo de dekadenca paseo.

Araba elemento

Alia firstolinio el lingva perspektivo estis la islama revolucio de 1979. Ekde tiu dato la araba elemento, kiu ĉiam ĉeestis vigla en la antaŭurboj kaj en la provincoj de la lando, komencis antaŭeniĝi ree ankaŭ en la politika diskurso kaj en la amaskomunikiloj. Tio okazis ne sen iuj troigoj, kaj kelkfoje ankoraŭ okazas, ke oni nuntempe vidas tekstojn plenplenajn de maloftaj arabaj vortoj — pura ekzerco de sinonimoj por la malutilo de la komprenebleco mem de la mesaĝo.

Amata verkistino

Per tiaj osciloj, tamen, ne estu trompita la leganto: la persa lingvo hodiaŭ estas fakte tre vigla, kaj ĝi estas ega fierindaĵo kaj firma fundamento de la nuntempa irana identeco. Iranano eĉ ne pensus, kiel ekzemple faras multe da libananoj, eduki siajn gefilojn en lingvo alia ol la persa. Tia respekto por la propra lingvo estas tre disvastiĝinta ankaŭ en la novaj generacioj: estas kortuŝe vidi, kiom da junuloj ĉiun semajnon renkontiĝas ĉe la tombo de la poetino Forug Farroĥzad, en la nordo de Tehrano, por kanti kune la versojn de tiu amata verkistino. Eĉ pli miriga estas la tute aŭtentika pilgrimado, kiu kondukas al la urbo Ŝirazo junulojn kaj maljunulojn, riĉulojn kaj malriĉulojn el la tuta lando, por omaĝi la memoron de du el la plej grandaj poetoj de la klasika literaturo, Sadio kaj Hafizo. Ĉe la du maŭzoleoj kaj en la dolĉaj ĝardenoj, kiuj ĉirkaŭas ilin, en absorbita kaj serena atmosfero, oni povas malkovri alian manieron interpreti la paseon kaj la nuntempon, la morton kaj la vivon. Kun enmane la kanzonaro de Hafizo, kiun Goethe nomis “mia orienta ĝemelo”, oni voĉlegas kaj komentas la malfacilajn versojn de la mezepoka poeto, dum infanetoj vendas malgrandajn fermitajn kovertojn, kiuj entenas verson de tiu volumo, el kiu oni tradicie antaŭdiras la estonton. Kaj la futuro de Irano, nedubinde, pasos ankaŭ tra ĉi tie.

Simone Zoppellaro