Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

AŬSTRIO

“Stabila” — malgraŭ perdoj

Ŝrumpas la katolika eklezio en Aŭstrio. En 2013 estis je 50 000 kredantoj malpli, kio reprezentas perdon de unu elcento. Se daŭros tiu evoluo de 50 000 kredantoj jare, la katolika eklezio estos malaperinta post 100 jaroj.

Jam nun grandas la problemoj. Mankas pastroj, do oni devas kunfandi paroĥojn kaj eĉ fordonaci preĝejojn. Grandegaj preĝejoj, majstroverkoj de la arto, konstruitaj por kelkmilpersona vizitantaro, ne estas renovigataj kaj estas ĉirkaŭitaj de provizoraj skafaldoj.

Diservoj okazas ne antaŭ la ĉefa altaro, sed en flanke situanta kapelo. Episkopo nomis tiun evoluon “stabila”.

Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

Grandegaj preĝejoj, majstroverkoj de la arto, konstruitaj por kelkmilpersona vizitantaro, ne estas renovigataj en Vieno. Foto: Walter Klag