Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

EŬROPA UNIO

Ankoraŭ pacienco ...

Malgraŭ rekomendo kaj de la EU-Komisiono kaj de la Eŭropa Parlamento, ke Albanio akiru statuson de EU-kandidato, kelkaj nunaj membroj de la Unio (Britio, Danio, Francio, Germanio kaj Nederlando) en decembro malkonsentis. Decido estis prokrastita ĝis junio.

Ankaŭ Kosovo ne akiris rajton pri pli liberaj vizoj ene de la Ŝengen-regiono. Kosovanoj, ekde 15 jaroj sen serbaj armeo kaj polico, povas moviĝi nur en kvar ŝtatoj de la regiono.

Ekstremistoj

Laŭ politikistoj, inkluzive de la socialista ĉefministro de Albanio, Edi Rama, la decidon efektivigis ekstremistaj politikaj partioj ene de EU sub influo de baldaŭaj elektoj en la Unio, kaj timo kaj laciĝo rilate plivastigon de EU.

Dume albanoj estas ege malesperigitaj, ke Serbio, kiu — ili argumentas — post 1990 kaŭzis militojn kun centmiloj da viktimoj en la eksa Jugoslavio, jam estas invitita por diskuti membriĝon en EU.

Bardhyl Selimi