Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

RIVEROJ

Alianco kontraŭ devojigoj

Protestas albanoj kontraŭ planoj devojigi du riverojn, Radika kaj Vjosa. La registaro de la najbara Makedonio volas devojigi la riveron Radika, por ke ĝi enfluu la riveron Vardar. Nuntempe ĝi enfluas la riveron Drini, kie staras sur la albana teritorio kvar akvocentraloj.

Simile la greka registaro intencas devojigi la riveron Vjosa, por ke ĝi enfluu la riveron Janina. Ĉe Vjosa, 272 km longa, el kiuj nur 80 km situas en Grekio, planis la albana registaro akvocentralojn.

Aparte akriĝas popolaj protestoj en Albanio, ĉar la registaro silentas pri la situacio kaj klopodas senargumente pacigi la enlandan maltrankvilon. Pro tio estas starigita Alianco kontraŭ la devojigo de riveroj, kiu senĉese atentigas pri la planoj.

Bardhyl Selimi