Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Komence de januaro aperis artikoloj en slovakaj ĵurnaloj pri alta kaj nesolvebla korupto en la slovaka sansistemo. Sed kiu korupto? Laŭ la mezeŭropa Instituto por Sanpolitiko estas kulpigitaj en Slovakio en 2007-2013 pro subaĉetado nur 33 kuracistoj kaj 140 pacientoj.
Konate estas, ke en Slovakio akuŝo aŭ operacio de dorso subaĉete kostas ĉirkaŭ 200 eŭrojn, operacio pri koksa artiko 1000 eŭrojn. Por bridi tian korupton, la slovaka ministerio pri sano kreis retkeston, kie civitanoj povas informi pri subaĉetado.
Tamen en la lastaj du jaroj la ministerio ricevis nur 12 mesaĝojn. Nun la kuracista sindikato volas solvi la problemon. Pasintjare ĝi proponis al kuracistoj porti insignon kun surskribo: “Dankon, subaĉeton mi ne prenas.”
La iniciaton apogis tamen nur 300 el 7000 kuracistoj. Do restas la skandalo, ke pri subaĉetado en la slovaka publika sansistemo scias, sed silentas ĉiu.
Julius Hauser